Survoje al (mis)nova PIV?

HeKo 891 2-A, 15 okt 25

Laŭ invito de la dojeno de la Lingva Komitato mi ĵus faris ekskurseton en la redaktata nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro, kaj la unua impreso estas ke ne okazis multe da laboro; kio per si mem estus pozitiva, se la Duka varianto ne estus la reviziita kaj koruptita de la Gastona, konsekvence Duc Goninaz bezonus pli da ellaborado.

La eldonoj post tiu de Waringhien konservis kaj profundigis la ĉefan leksikan mankon de 1970: temis ĉiam pri (bona, ĝis 1987) esperanta varianto de Larousse, kiu tial neglektis almenaŭ parte la esperantan socion. Unu sola ekzemplo: “konsulo” prezentis du signifojn, anstataŭ tri (mankas la signifo de UEA-delegito 1908-1920, arkaismo sed registrenda); tamen en 2003 devus jam esti kvar (mankas la signifo de prezidanto de la Esperanta Civito); kaj tiel por multaj terminoj. 

Wennergren kaj lia teamo daŭrigas la malkompletecon de PIV, sed aldonas du novajn elementojn. Unue ili lasas sin konduki de milda bonlingvismo kiu, kurioze, glitigas ilin al pli fleksie ol aglutine orientita leksikografio, perspektive al leksika elefantiazo. Due, ili apogas sian fonton al “tekstaro” kaj bizare heterogena kaj plumpe eklektika.

La dua kondukas ilin citi dekojn da aŭtoroj, kvazaŭ en latina vortaro oni miksus Ciceronon kaj Taciton al Eŭtropio kaj Marciano laŭ fidindeco. La unua elnestiĝas kiel vermeto per la insisto pri la prioritato de la sufikso -UJ- por landnomoj, eĉ se evidenta arkaismo: nur Grabowski atestas pri Svisujo en la nuna lingvouzo, danke al sia poemtraduko el Slowacki, memorata nur ĉe profundaj esperantologoj.
Nu, antaŭ jaroj la “bonlingvanoj” severe admonis la estraron de UEA, favore al la ĝeneraligo de -UJ- en la jarlibra landnomaro: ĉu nur post ĉu eĉ pro tio la jarlibro ne plu aperis… Esperinde ke -UJ- ne portos la saman misŝancon al PIV!

— c-ano Giorgio Silfer, LK-ano

Komentoj

Alessio Giordano, LK-ano

16a Okt 2025 Ĵaŭ - 09h57

Mi subtenas la neceson ligi leksikologion – de ajna lingvo – al skribaj korpusoj, kiuj fariĝas pli kaj pli vastaj danke al la sociretejaj interŝanĝoj kaj retpoŝtaj korespondoj. Tio devus okazi ankaŭ en nia lingvo, tamen esperanto ne estas same gramatike kontrolata kiel aliaj naciaj lingvoj: ni ne povas riĉigi nian lingvokonon ŝaltante la televidilon aŭ spektante tv-serion en reta platformo. Niaj plej utilaj referencoj, kvankam ili ne kompareblas laŭ graveco al la situacio de la pasinta jarcento, estas teatro kaj literaturo. Literaturo pretervivas, teatro relanĉiĝas, sed intertempe ŝosis la podkastoj, kiuj tamen ne celas perfektan elparolon.

Se la celo de PIV 2030 estas tute konsentebla, tamen la metodo estas diskutinda. Tekstaro ankoraŭ ne estas sufiĉe kompleta por reprezenti diakronan korpuson de esperanto. Dum IJK mi partoprenis prelegon pri tradukado en esperanto, kies juna preleganto klarigis kiel traduki uzante Tekstaron por konstati la uzeblecon de vorto en specifa kunteksto, kaj la rezulto estis… ne tiom bona, ĉar ĝuste unu referenco estis La Kastelo de Prelongo. Tiam mi pensis ke se amatoraj tradukantoj bazas sin sur tia korpuso, kvankam ĝia origina celo ne estas tiu – kaj oni devus eventuale indiki tion, eĉ averti –, la rezulto estos literaturo en arkaikeska esperanto (aŭ ĉiuokaze ne moderna), kiu siavice riĉigos korpuson per pliaj arkaikaj formoj, kaj tiel nova uzanto trovos pli da arkaikaj trafoj, kaj jen arkaiko iĝos la nova moderno – erara cirklo.

Espereble dum la venontaj kvin jaroj ni atestos profundan riĉigon de Tekstaro per pli modernaj verkoj, eĉ parolaj dokumentoj kaj gravaj revuoj – sed intertempe, manke de informo pri la planoj de la teamo, mi estas ja perpleksa.

Anna Bartek/Anjo Amika

16a Okt 2025 Ĵaŭ - 09h58

Tute prave skribis la aŭtoro de la supra artikolo, pri la uzo de -UJ, “ne portos la saman misŝancon al PIV”.

UJ- estas uzenda nur por “bakujo”, “cindrujo”, “banujo” por ekzemple. 

Por landnomoj, mi preferas -“io”, kiel Italio, Hungario, Germanio, Svisio, (sed estas pli uzata Svislando), Pollando, anstataŭ “Polujo” , do, -io, kiu estas multe pli bona formo de landnomoj.

Ankaŭ pro tio, mi ne ŝatas vidi landnomojn kiel “Germanujo”, “Italujo”, “Svisujo”, “Hungarujo”. Tiuj ĉi uzo formoj estas arkaikaj, kiuj bedaŭrinde neglektas la evoluon de nia kara lingvo Esperanto.

La Nova PIV, tute ne estas taŭga por uzi ĝin, se serioza esperantisto ŝatus uzi “PIV”-on, prefere prenu en siajn manojn la “PIV”-on de Gaston Waringhien, kiu estas preferata “PIV” ne nur por mi, sed ĝenerale en la Esperanta Civito.

Alessio Giordano

16a Okt 2025 Ĵaŭ - 10h12

Lingvoj evoluas libere nur kiam elementoj ne “estas uzendaj” laŭ deviga normo. Se oni sentas la bezonon ofte insisti, ke iu sufikso estas “arkaika”, eble ĝi ne plu estas tiom arkaika. En la junularo la uzo de “-io” estas minoritata kompare al “-uj-“.

Pri la uzado de PIV 1987, mi havas ĝin, sed ĉar ne eblas vojaĝi kun ĝi en la poŝo, la ĉefaj referencoj troveblaj en la reto estas vortaro.net kaj reta-vortaro.de. Kompare al la eldono de antaŭ 40 jaroj, mi ne rimarkis diferencojn pri kiuj bedaŭri, sed foje vortojn pliajn, kaj pro tio mi kiel civitano ne povas diri ke mi havas “preferatan” vortaron, nek ke tio estas ĝenerala sinteno en la Civito – ankaŭ en perspektivo, precipe pro la malfacila havebleco de tre malnova eldono kompare kun la ĉiama disponeblo de reta konsilanto.

Marek Bamberski

16a Okt 2025 Ĵaŭ - 14h57

Mi daŭre uzas la sufikson -uj- kaj mi ne ĉesos uzi ĝin. Mi ofte skribas Rusujo kiam temas pri la lando ĝis 1917 jaro. Mi skribas Polujo kiam temas pri la lando ĝis 1795 kiam okazis la tria kaj fina dispartigo de la lando fare de Prusujo, Rusujo kaj Aŭstrujo. Se temas pri nuntempaj nomoj de ŝtatoj mi skribas Rusio, Pollando, Germanio. Por mi Germanujo estis la lando de la Dua Regno, Respubliko de Weimar kaj la Tria Regno de Hitler. La nomon Polio mi neniam uzis, ĉar ĝi ne plaĉis al mi. Ne plaĉis al mi kiam antaŭ jardekoj mi ricevadis Sennaciulon kaj mia adreso enhavis tiun vorton. Polion mi ĉiam asociigas kun la grava malsano nomata ankŭ Heine-Medina.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.