Survoje al "svisa skolo" de tradukarto

HeKo 740 6-C, 10 aŭg 20

Hieraŭ ĉesis tre sukcese kvara eksperimenta kurso de tradukarto ĉe Kultura Centro Esperantista, kadre de projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito. La pozitiva rezulto karakterizas la hodiaŭan festotagon, la Tagon de la Pakto (interkonsento lanĉita en 1998).

Iom eksterordinare, la ok staĝanoj dediĉis sin al poezia tradukado, specife en muzika akompano. Tio kreis la bezonon de du apartaj segmentoj: unu pri metriko, alia pri historio de la esperanta tradukarto. Venontjare ĉi tiu staĝo revenos tamen al la proza traduko, kaj tiel ĝi daŭros, sub la konordigo de d-ino Perla Martinelli. La delingvoj konsiderataj estos la itala, la franca kaj la germana, nome la tri oficialaj en Svislando: eble tial oni ekparolas pri “svisa skolo”.

Efektive tiu svisa skolo komencas ellabori kelkajn gravajn rekomendojn por la (duon)profesiuloj pri literatura tradukado. Ĝi ankaŭ fiksis devigan studon pri la historio de nia tradukarto, en reta preparo al la fizika partopreno en la staĝo.

Dum tuta semajno la Esperanto-Domo (la sola en Svislando) funkciis kiel tre agrabla laika gemonaĥejo, kie ok personoj studis, laboris, gastronomiis kaj kulture ekskursis je alta nivelo, sed kun moderaj prezoj. Krom la staĝo pri proza tradukarto en 2021 estas planata la dua kurso pri tradukado de internaciaj dokumentoj (deklaracioj, ĉartoj kaj simile), sub la gvido de d-ro Giorgio Silfer, iama parlamenta funkciulo pri internaciaj rilatoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.