Tagoj de la Esperanta Kulturo 2013 en Razgrado

HeKo 545 8-B, 29 nov 13

Jen la programo de la Zamenhofaj tagoj 2013 en Razgrado, Bulgario:

5 decembro (ĵaŭde)
16h00: Konkurso “Mia ŝatata urbo; Mia ŝatata lingvo?” (Regiona biblioteko “Prof. Bojan Penev”)

10 decembro (marde)
16h00: Vespero de la fremdaj lingvoj (Regiona biblioteko “Prof. Bojan Penev”)

11 decembro (merkrede)
10h00: “Malfacilaĵoj en la facila esperanto”, prelego de Nikola Uzunov (en la sidejo de Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”)
16h00: Celebrado de la 50-jara aktiva agado de la elstara bulgara esperantisto Nikola Uzuno el urbo Jambol (Regiona biblioteko “Prof. Bojan Penev”)

17 decembro (marde)
16h00: Vespero kun niaj revuoj “Literatura Foiro”, “Femina”, “Esperanto” kaj “Bulgara esperantisto” (en la sidejo de Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”)

Vizitoj al malsanaj kaj maljunaj esperantistoj

Kristnaskaj kantprogramoj de kantgrupoj grupoj “Sopiro” kaj “Espero”.

Informas: Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, str. “Sv. Kliment” 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad, Bulgario. Telefono +359 (0)899 507631, retadreso <esperanto_razgrad ĉe mail.bg>.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.