La “kutima” financado, kiun la nederlanda agentejo de Erasmus+ atribuadas al TEJO, atingas averaĝe ĉirkaŭ 125.000 eŭrojn, uzitajn ĉefe por dungi oficistojn. Jam okazis en 2022 ke la administra subvencio ne estis asignita, pro redukto de la enlanda buĝeto.
Spite al Schwartz kaj Francis, admonintaj kontraŭ tiuj kiuj asertas ke duan fojon tio ne povos okazi, TEJO bazis sian aktivecon sur la premiso, ke la administra subvencio estas garantio. Sed la subvencion por 2026 TEJO ne ricevos, tion ĵus deklaris la prezidantino Ana Ribeiro per mesaĝo adresita al la Komitato:
“Pli gravas antaŭvidi kion ni faros por solvi la krizon. Unue, TEJO vidas kiel ni povos plej draste redukti niajn kostojn. Bedaŭrinde, tio signifas ke ni devos eksigi plejparton de nia oficistaro”.
Laŭ informo de la TEJO-prezidanto, UEA kovros parton de la antaŭviditaj elspezoj, sed ankoraŭ ne estas klare kiom. Intertempe, oni invitas homojn aliĝi al IJK antaŭpagante la tutan partoprenkotizon, plej rekta maniero por dampi la abrupte ŝrumpintajn financojn de la junularo.
Ĉu influas la nuntempa geopolitika situacio? Parte jes, ĉar la reduktitan buĝeton – unu miliardon da eŭroj malpli – motivas ankaŭ investo en la defendo de Nederlando kaj en la malaltigo de la ŝvelantaj impostoj, ja efikoj de la internaciaj konfliktoj.