TEJO-Komitato malentuziasmas pri IJK en Burundio

HeKo 602 3-B, 28 maj 16

Nur dudek du (el kvardek sep) gekomitatanoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo sin esprimis pri Internacia Junulara Kongreso en Rumongo (Burundio), somere 2017.

La manko de kvorumo estas interpretebla en du manieroj: laŭ pura aritmetiko, la plejmulto en la suverena instanco de TEJO malentuziasmas pri IJK en Burundio (oni konsideru, ke eĉ nur parto de la efektivaj voĉoj estis favora); laŭ organiza vidpunkto, TEJO ŝajnas tre fragila ĝuste kiam ĝi plej aspiras al jura sendependeco de UEA. Estas preferinde resti je la unua interpreto…

Nun la decido revenas al Estraro, kiu konsultis la Komitaton laŭ eksterordinara proceduro, ĝuste por ricevi apogan konfirmon pri la afrika kongreso. Sed tiun apogan konfirmon prezidanto Mandirola ne ricevis: li do portus, kun la Estraro, la tutan respondecon pri la riskoj de IJK en Burundio.

Kaj afrika alternativo (ĉu Benino? ĉu Togolando?) al burundia kongreso por 2017 jam ne eblas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.