TEJO maldungas preskaŭ ĉiun oficiston

HeKo 907 1-B, 15 apr 26

La brazila prezidantino de la Junulara, Ana Ribeiro, publike ĵus anoncis: “Komence de 2026, TEJO havis ses dungitojn. Nuntempe TEJO ankoraŭ havas kvar dungitojn: komunikisto, ekstera rilatisto, ĝenerala direktoro kaj kunordiganto de volontuloj.  Pro la financaj malfacilaĵoj la jenaj pozicioj estos finitaj ĝis la fino de aprilo 2026: komunikisto kaj ekstera rilatisto. La pozicio de ĝenerala direktoro ĉesos ekzisti en junio.

La itala volontulkunordiganto rezistos ĝis la fino de aŭgusto (aŭ de julio, se enkalkuli libertempon). Temas pri la persono kiu lanĉis rezolucion pri Gaza, ĝis nun kuŝantan por la fina voĉdono de la Komitato. Ŝajne post kelkaj semajnoj nur li plu paŝos en la vaka Nieuwe Binnenweg 176, kvazaŭ pretervivinto. 

Inter la du jarkomencaj salajritoj jam vanuintaj per si mem estas prezidinto Albert S. Garrido, eksa oficisto pri kongresoj, kiu transiras al la historio ĉar li “finpreparis la interkonsenton pri kunlaboro inter IJK 2026 kaj la 5a Tokipona Eŭropa Renkontiĝo: ambaŭ kongresoj okazos komune” en Katalunio. Eblas veti pri kiu varbos pli da adeptoj al sia lingvo inter la eksterlandaj TEJO-kongresanoj: ĉu la katalunistoj aŭ la tokiponistoj?

Legu pli en Heroldo de Esperanto 2377, majo 2026

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.