Laŭ la raportoj pri la aktiveco de siaj dungitoj, ŝajnas ke la Junulara estas preparanta siajn kofrojn (aŭ vakajn banankartonojn) por deloĝigo, samtempe organizante sian kongreson kune kun la eŭropaj adeptoj de Toki Pona, dum suneklipsa tago en Katalunio.
Unuflanke, kun arkitekto ili “organizas la novajn spacojn post la fermo/vendo de la Centra Oficejo” kaj komencis “ordigi kaj reorganizi la TEJO-arkivon, cele al ĝia forsendo pro la malplenigo de la Centra Oficejo”; aliflanke prezidinto Albert S. Garrido “verkis interkonsenton pri la komuna okazigo de la IJK 2026 kaj la 5a Eŭropa Tokipona Renkontiĝo”. Ĉu TEJO-anoj konvertiĝas al nova planlingvo?
Verŝajne Nieuwe Binnenweg 176 estas vere fermata, se la TEJO-volontuloj raportas pri “inventaro de la libroservo kaj pakado de la libroservo en skatolojn”.
(Legu pli en Heroldo de Esperanto n-ro 2375)