Tutmonda Esperantista Junulara Organizo havas ekde nun “specialan konsultan statuson” ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (EKOSOK), pere de kiu neregistaraj organizoj estas reprezentataj ĉe UN-instancoj. Temas pri la tria NRO uzanta nian lingvon, post UEA kaj Esperanto Radikala Asocio.
Apud la ĝojo pro la atingita agnosko s-ro Valentin Ceretto Bergerat, TEJO-estrarano pri eksteraj rilatoj, esprimas zorgemon: “Ni nuntempe strebas strukturi nian agadon ĉe UN, varbante kaj trejnante novajn aktivulojn por agadi ene de nia Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER)”.
Kuriozaĵo: TEJO registriĝis kun du laborlingvoj, la angla kaj esperanto; se ĝi estus aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, la Konstitucio devigus uzi la francan kiel diplomatie vehiklan lingvon.
Aldonu komenton