Tioma timo pro nearmita malliberulo

HeKo 462 9-A, 7 dec 10

Ĝis hodiaŭ dek naŭ ŝtatoj anoncis ke ili ne ĉeestos per sia reprezentanto la oficialan ceremonion de la Pac-Nobelo en Oslo. La premio estas ĉi-jare asignita al la fama ĉina disidento Liu Xiaobo.

Aldone al Popola Ĉinio, la bojkotontoj estas Afganio, Egiptio, Filipinoj, Irako, Irano, Kazaĥio, Kolombio, Kubo, Maroko, Pakistano, Rusio, Saudi-Arabio, Serbio, Sudano, Tunizio, Ukrainio, Venezuelo, Vjetnamio. Evidente la respektivaj registaroj opinias, ke Liu Xiaobo efektive estas krimulo. Li sidas en prizono kiel danĝerulo de sia ŝtato, post dekunujara kondamno.

Estas rimarkinda la sinteno de Afganio kaj Irako, sintonie al tiu de totalismaj reĝimoj. Se la okcidentanoj militis kaj militas tie por ke estu, interalie, respekto al la homaj rajtoj, la fiasko estas kompleta. Se ili volas demonstri, ke tiuj novaj registaroj estas politike sendependaj, utiligante kazon kiu ŝajnas diplomatie akcesora, ilia ciniko estas des pli granda.

Ankaŭ neniu parenco de la laŭreato rajtos iri al la ceremonio, sed ne pro libera decido. Liu Xiaobo estas verkisto aliĝinta al PEN Internacia.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.