Tradukarto en Svislando per Plinio la juna

HeKo 787 7-B, 14 maj 22

D-ino Perla Martinelli elektis la tekston super kiu laboros la eksperimenta staĝo pri tradukarto, en Kultura Cetro Esperantista, 2-7 aŭgusto 22. Surprize, sed je plena konsento de la staĝanoj, temas pri prozaĵo el la latina lingvo, tamen tradukita jam al la ĉefaj idiomoj en la mondo: la raporto de Plinio la juna pri la erupcio de Vezuvo.

“La du epistoloj de Plinio la juna estas admirinda modelo por privata raportado: koncizo kaj klareco, emocio kaj mezuro igas ilin eterne valida ekzemplo”, diras c-ino Martinelli. Mirige estas, ke ĝis nun ne ekzistas esperanta versio de tiu raporto.

La staĝo utiligos novan metodon — la sinopsan komparon de la tradukoj al la lingvoj de la partoprenantoj. La scipovo de la latina tial ne estos grava, kvankam utila, evidente. La metodo estis parte esperimentita jam por Beckett.

Informas: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.