Trankvila internacia kongreso de la Naturamikaro

HeKo 748 9-B, 28 nov 20

Naturfreunde Internationale havis ĉi-semajnfine sian kongreson, kiu fakte disvolviĝis nur kiel kelkhora telematika asembleo, tamen kun rezolucioj kaj efektiva debato. La kolektivan membron Esperantan Naturamikaron reprezentis nia delegito, c-ano Giorgio Silfer.

La kongreso renovigis la gvidajn instancojn preskaŭ senŝanĝe. En la kerno de la diskuto estis la financa relanĉo de NFI: la delegito de ENa sukcesis aprobigi amendon kiu evitas diskriminacion malfavore al la plej malgrandaj federacioj.

Laŭ procedura rimarko de la aŭstra federacio, estis prokrastita al alia kongreso aŭ konferenco la decido pri novaj aliĝoj kaj ŝanĝo de statuso.

Rilate al la politika debato, la plej interesa rezolucio estis tiu proponita de la italaj naturamikoj pri Amazonio: ĝi meritus esti transprenita kaj aprobita ankaŭ de la Senato de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.