Tre interesaj ALTE-tagoj en Kardifo

HeKo 634 3-B, 17 feb 17

Tre interesaj ALTE-tagoj en Kardifo (Britio) ĉe la Instituto pri la kimra lingvo, kiujn KCE pere de sen. Giorgio Silfer partoprenis reprezentante esperanton, kiel kutime kaj ekskluzive.

Efektive la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, bazita sur la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, ne nur estas la sola kiu proponas ĉiujn ses nivelojn, sed ankaŭ la sola aktiva, post la haltigo de la kunlaboro tiurilate inter UEA kaj <edukado.net>.

La plej rimarkindaj dum la aranĝo estis la laborgrupo pri KEFR mem, kiu analizis la situacion post dek kvin jaroj da ekzisto de ĉi tiu framo, lanĉita de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo. La laborgrupo emfazis tri konsiderojn: KEFR iĝis eble pli dogma ol oni celis; oni lernas duan lingvon, pli ol fremdan lingvon; oni celas rifuĝintojn kaj azilpetantojn, pli ol turistojn kaj gastlaboristojn. Komplemente, KEFR estis adaptita al infanoj kaj al signolingvoj.

Ĝuste pri rifuĝintoj kaj azilpetantoj okupiĝis la alia laborgrupo, kies agadlinio momente direktiĝas al la demando pri alfabetigo. La nunaj enmigrintoj (sed ne nur) ofte prezentas fortajn problemojn rilate la skribokapablon, kun gradoj de analfabetismo jen funkcia jen instrumenta.

La laborgrupoj retroviĝos en Bolonjo komence de majo, okaze de la 6a Internacia Konferenco de ALTE, kiun certe KCE partoprenos, nome de la Esperanta Civito.

(HeKo 634 3-B, 17 feb 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.