Tre sukcesa literatura kafejo en Ankaro

HeKo 597 6-B, 7 apr 16

Danke al la kunlaboro de la Esperanta kaj Turka PEN-centroj, hieraŭ vespere la teatreto de Cafe Ludens en Ankaro pleniĝis per intelektuloj, verkistoj, geaktoroj kaj eĉ koreografinoj (el Pollando ĉi-lastaj), por unika kaj altnivela literatura kafejo dediĉita al nia literaturo kaj precipe al teatro.

La ĉefa gasto de la vespero, c-ano Giorgio Silfer, parolis en la angla, kun posta interpretado de Tarik Günersel. Tre kortuŝe eĥis la specimeno de esperantlingva poezio, de li deklamita kaj tradukita: la “Letero de gastlaboristo”, verkita de Leen Deij kaj prezentanta la sorton de turko en Nederlando.

La lingva baro, solvita per kajmanado, brile montris kune kun la traktata temaro, ke la angla estas nur helpa lingvo, dum esperanto ĉefa kaj literatura lingvo, en la kunteksto… La publikon aparte interesis la origino de nia teatro, kaj la specifaj spertoj de grandaj reĝisoroj kiuj dediĉis sin al ĝi, kiel Emanuel Reicher kaj Sandro Malmqvist, kaj la enesto de la esperanta socio, kiel en “La vorta klaso” kaj “La familio de Anto Speri”, de Giorgio Silfer. Pri la unua, la koreografinoj aparte surpriziĝis pro la kontakto kun Tadeusz Kantor, aŭtoro de “La morta klaso”.

Legu pli en Literatura Foiro

(HeKo 598 6-B, 7 apr 16)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.