Trejnkurso en Togolando

HeKo 407 5-B, 21 okt 09

Inter la 16a kaj 31a de decembro 2009 okazos en Institut Zamenhof (posedata de la paktinta establo TIETo en Lomeo) trejnkurso por esperanto-instruistoj, rezervita al deko da partoprenontoj. Por efika selektado nun okazas prepara kurso, kun la suba programo.

Paŝo I: Nia biblioteko. Paŝo II: El la Fundamento de Esperanto. Paŝo III: Zamenhof kaj Esperanto (iom da Historio) Paŝo IV: Esperantismo. Paŝo V: Iom da metotidiko pri la E-instruado. Paŝo VI: Uzado de Vortaroj. Paŝo VII: Valoroj de Esperantaj diplomoj. Paŝo VIII: Tendencoj en la Esperanto-movado. Paŝo IX: Vivokonceptoj. Paŝo X: Nutrado de la tuta Homo. Paŝo XI: Tropo kaj Fabeloj/Proverboj afrikaj.

La preparkurso komenciĝis 2 oktobro 2009, kaj ĵus iris la paŝo III al la kursanoj. Laŭ la tempoplanado, en ĉiu semajno la kursanoj ricevas almenaŭ unu paŝon. Tiel ĝis la fino de novembro ĉiuj paŝoj estos en la manoj de la kursanoj. Ĝis nun ĉio iras tre bone, kaj esperindas, ke tiel pluestos ĝis la fino de la prepara kurso, kaj tiel estos ankaŭ por la trejnkurso mem en decembro 2009. La preparan kurson nun gvidas laborantoj de ACE (Afrika Centro Esperantista), kiuj gvidos ankaŭ la ĉeestan kurson en decembro 2009.

Certe la kursanoj bezonas materialon. Jes, se iuj ŝatus helpi al la partoprenantoj de la trejnkurso, tiuj disponigu al ACE iu(j)n el jenaj libroj: Fundamento de Esperanto; Lingvaj Respondoj;  La tuta Esperanto; Historio de Esperanto; Vivo de Zamenhof; Metodiko de la Esperanto-instruado.

Informas <afrikacentro [ĉe] hotmail [punkto] com (afrikacentro[at]hotmail[dot]com)> kaj ankaŭ nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.