Tri utilaj fakaj asocioj en HdE 2239

HeKo 576 7-B, 10 jul 15

En tri gravaj internaciaj neregistaraj organizoj nia lingvo estas tre respektata: PEN Internacia, Naturamika Internacio, Internacia Konsilio de Virinoj — pri ili endas paroli pli multe. Tial la numero 2239 de “Heroldo de Esperanto” (6 : 2015) dediĉis al ili detalan analizon en sia unua paĝo.

En la postaj paĝoj HdE pritraktas demandojn plej aktualajn por la esperanta mondo: kio estas okazanta en kaj ĉirkaŭ Unesko? Kial la mondo ignoras la situacion en Burundio? Pri kio jubileas Monda Organizo pri Sano? Kiel disvolviĝas la justica povo en Esperantio?

Eblas informiĝi pri: lingva festivalo apud Moskvo kaj progresoj en Maroko; literatura kafejo kun sen. Walter Zelazny en Budapeŝto, kies Zamenhof-libron Francisko Degoul recenzis; la “tutmonda” kolokvo de ILEI en Neŭŝatelo; no[va lingvo ekestis en Brazilo; helpo de KCE por didaktiko en Afriko.

La trisemajna informa gazeto pri la esperanta mondo estas redaktata de gec-anoj Anna Bartek, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, kun ĉi-numeraj kontribuoj de c-anoj Mushosi Birindwa, Francisko Degoul, Armando Zecchin. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.