Tria Afrika Esperantologia Semajno: dua selekto

HeKo 470 2-B, 7 feb 11

Al la kandidatoj akceptitaj per la unua selekto por la tria Afrika Esperantologia Semajno aldoniĝas tiuj de la dua selekto, bazita sur la listo indikita de la paktinta establo SIPU, kunorganizanto de AfrES 3.

Temas pri du personoj ne partoprenintaj en AfrES 2, antaŭ tri jaroj: Georges Nindorera kaj Eric Nsengiyumva.

La gvidanto de AfrES 3, sen. prof. Giorgio Silfer, sin rezervas la decidon pri la sekvaj kandidatoj: Bonaventure Dusabe, Rémy Hayimana, Janvier Ndoricimpaye, Aristide Niyongabo.

Aliaj kandidatoj ne estas akceptitaj. Entute estas dek tri partoprenontoj, plus kvar ankoraŭ analizataj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.