Triamondano forpelis triamondanon

HeKo 431 2-A, 28 mar 10

La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, prof. Probal Dasgupta, jam delonge deklaris la togolandan UEA-komitatanon Koffi Gbeglo “persona non grata”. La plej ĵusa apliko de tiu deklaro konsistas el la forpelo de c-ano Gbeglo el la UEA-komitata diskutlisto, kie li iĝis pasiva leganto, praktike kiel ajna esperantisto, ĉar tiu diskutlisto estas publike legebla.

Unuiĝo por Esperanto en Togolando jam siatempe esprimis sian konfidon al Gbeglo, rifuzante la inviton de la UEA-prezidanto elekti novan komitatanon. Tiun solidarecon ree esprimas la suba mesaĝo.

La estraro de UEA igis nur observanto, la komitatanon A de UEA por Togolando, s-ron GBEGLO Koffi. La komitato de UTE surpriziĝas, ke tian gravan decidon prenis la prezidanto de UEA sen antaŭa sciigo al UTE. Aldone al la aktuala sinteno de UEA, menciindas la ne apero de informoj (raportoj) de UTE en la revuo “Esperanto”, la vakeco de la posteno de la ĉefdelegito en Togolando. Tial:

1) La komitato [de UTE] postulas de la estraro de UEA revizii sian decidon, por ke GBEGLO Koffi rehavu ĉiujn siajn rajtojn kiel UEA komitatano laŭ la statutoj de UEA.

2) La komitato [de UTE] petas de la estraro de UEA, ke ĝi klarigu kial ĝi tiel kondutas al UTE pri la ne apero de informoj rilate al UTE en la revuo, pri la vakeco de la posteno de la ĉefdelegito en Togolando.

Respondon UEA nepre sendu al UTE ĝis la 30a de aprilo 2010.
Farita en Lomé, la 27an de marto 2010
Por la komitato,
La ĝenerala sekretario de UTE
AGBOLO Apélété

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.