UEA havas sian televizion

HeKo 390 8-A, 16 maj 09

Universala Esperanto-Asocio havas ekde hieraŭ sian televizion: UEA viva. Temas pri 10-minuta kingazeto kun raportetoj pri aktualaĵoj en la vivo de UEA kaj TEJO, kaj de la Centra Oficejo. Ĝia aperofteco estus semajna aŭ duonmonata.

La unua elsendo, tra YouTube, estas 80-procente dediĉita al la Centra Oficejo: unue prelegetas la ĝenerala direktoro, due la konstanta kongresa sekretario kun sia nova asistanto, kvare la responsulo pri la libroservo, kvine oni montras la eksterajn partojn de la domo en Roterdamo. En tria loko sidas la TEJO-prezidanto kun sia prelegeto.

La tuto aspektas tre “statike”, eĉ en la ekstera filmado — preskaŭ senmova, kaj eble taŭgas metafore la difino en PIV: “Kapabla naski fortan tension, sed nur en malgranda kvanto, por eksperimentado”. La senmoveco estas des pli rimarkebla, se oni spektas la filmeton je nula laŭteco.

Kulturpolitike estas rimarkinda la fortega emfazo pri la Centra Oficejo kaj ĝiaj funkciuloj, kun nenia bildo el nunaj kaj pasintaj gvidantoj, escepte de Ivo Lapenna.

Nu, temas nur pri la unua numero. Tamen telekomunike interesa iniciato.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.