UEA-Komitato siluris Gbeglon kaj torpedis Rebelon

HeKo 307 8-A, 6 auxg 06

Ne kredinte la denuncon de sia kolego Gbeglo Koffi, komitatano por Togolando, pri konfida misuzo fare s-ro Osmo Buller, la Komitatanoj de UEA en Florenco konsekvence opiniis, ke c-ano Gbeglo mensogas kaj meritas punon.

La “venĝo” aperis tra lia malkonfirmo kiel membro de la internacia ekzamena komisiono de UEA/ILEI. C-ano Gbeglo estas la homo kiu plej multe kaj plej bone aktivis en la tuta Afriko, favore al tiu ekzameno.

Alia aktivulo ricevis vangofrapon, kvankam li preskaŭ incensis Universalan Esperanto-Asocion (kaj specife ĝian nunan prezidanton) dum lastaj jaroj. Temas pri Flavio Rebelo, al kies Internacia Televido la sama Komitato de UEA rifuzis apogon, eĉ nur per favora agnosko okaze de financa kampanjo.

La politika partio E-D-E ne estis akceptita kiel aliĝinta, sed nur kiel kunlaboranta asocio de UEA. Malgraŭ tio, po unu ĉeestanta komitatano el tri ne balotis pore.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.