UEA ne plu havas sian televizion

HeKo 476 3-A, 7 apr 11

Antaŭ preskaŭ du jaroj Universala Esperanto-Asocio lanĉis propran “televidan programon” tra Youtube. La projekto estis ambicia: po unu aŭ eĉ du “elsendoj” (dekminutaj filmetoj) ĉiumonate. Tio signifus almenaŭ tridekon da filmoj jare. Efektive en 2009 ili estis ses (la unuaj tri dum ses semajnoj), en 2010 jam nur tri (la lasta meze de junio), en 2011 neniu.

La kinoĵurnalo de UEA havis malkreskantan sukceson: 3.768 spektoj por la numero 1, 3.462 por 2, 1.642 por 3, 1.703 por 4, 1.780 por 5, 2.074 por 6, 867 por 7, 1.439 por 8. La revigliĝon ĉe la numero 6 klarigas la enhavo: la ceremonio pri la jubilea gratul-libro al prof. d-ro Humphrey Tonkin.

La bildokvalito estis relative malbona; sed ĉu pli bona kvalito influus? La numero 3 evidente superis la unuajn du, sed ĝi estis duona fiasko laŭ spektonombro, kvankam ankoraŭ en la komence akurata serio. Kaj ke la plej granda fiasko estis la sepa numero, dediĉita al TEJO, sonas instrue: nek la junularo interesiĝas pri “UEA viva” nek la UEA-anaro interesiĝas pri sia junularo.

La projekto fiaskis, sed almenaŭ restis kelkaj rezultoj: ĉu tiuj ok kinoĵurnaloj ne estas spektindaj? Bedaŭrinde ne. Ili impresas ĝenerale malvigle, kun preskaŭ ĉiam internaj scenoj: laŭdinda escepto estis la numero 3, en ia ekstera foiro, sed preteratentita. Krome ili montras ĉefe “palacan” bildon de la asocio, kvazaŭ ĝi konsistus esence el la roterdama domo. Alivorte: tro memreferenca servo.

Kompreneble, se volontuloj fiaskas, indas komprenemo: “faciant meliora potentes”. Tamen la roterdaman eldonejon afliktas handikapo: ĝi havas dekon da salajratoj, ekstrajn volontulojn, milojn da membroj, grandiozan buĝeton. Konsekvence, de ĝi oni rajtas atendi plenumon de promeso. Se kun tiom da forto ĝi ne kapablas eĉ dekone realigi sian promeson, probable ĝi estas nur papertigro, kiel dirus Maŭ Zedong (pekinistoj ĝoju).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.