UEA ne plu havos Centran Oficejon

HeKo 771 6-A, 18 sep 21

La Komitato de la Universala ekaprobis la restrukturadon de la Asocio, bazitan sur plurcentreco laŭ fakoj en diversaj landoj, malgraŭ forta interna opozicio (20% de la Komitato mem) gvidata de Osmo Buller, kiu tamen ne kapablis esprimi koheran alternativan strategion.

Inter la opoziciuloj rimarkindas la kroata verkistino Spomenka Ŝtimec kaj reprezentantoj de nordeŭropaj landaj asocioj, la plej influeblaj fare de la bullerisma voĉtubo, nome la skandalgazeto “Libera Folio”.

Laŭ la decidoj de la Komitato, en Roterdamo restos nur la administra fako, kiu okupos eksan barbirejon teretaĝe de la volontula domo: tial cinika opoziciulo demandis “kiu sidos sur la brakseĝo de la razotoj?”. La kongresa fako kaj la libroservo migros al slovaka urbeto, ĉe la asocio E@I (nominale kolektiva membro de TEJO kiel junulara societo, efektive privata entrepreno kun nur unu oficiale deklarita dungito). La biblioteko kaj la historia arkivo iros al Vieno, ĉe la Internacia Esperanto-Muzeo.

Kvankam politike ne flavbeka, opoziciestro Buller pretervidis la juran elementon kiu ebligus bloki (aŭ almenaŭ prokrasti) la movojn al Slovakio kaj Aŭstrio; probable ĉar lia atento vane enfokusiĝis al la vendota Nieuwe Binnenweg 176 kaj al la baldaŭaj maldungoj de la lastaj oficistoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.