UEA/TEJO akademianigis siajn (eks)redaktorojn

HeKo 435 4-A, 30 apr 10

Neniu esperantologo kun la esperanta civitaneco kandidatis por la triona renovigo de la Akademio de Esperanto (eĉ unu el la elirantaj rezignis rekandidati, per iom polemika letero). Male, kandidatis la redaktoroj de la UEA-organo kaj de la socikultura revuo de TEJO, kaj la antaŭlasta redaktoro de la TEJO-organo; kompreneble ili ĉiuj estis elektitaj. Temas pri s-roj Stano Marĉek (lingve slovaka), Paŭlo Moĵajev (ukraina) kaj Marcos Cramer (hispana kaj germana); ĉi-lasta aldoniĝas al la grupeto de UJO-anoj kaj ŝtonlingvanoj, laŭ siaj publikaj sintenoj al la lingvo.

Pozitiva noto estas la akademianiĝo de virino, s-ino Lena Karpunina (lingve rusa). Hodiaŭ la akademianinoj estas sep: krom la nova, Perla Ari Martinelli, Marjorie Boulton, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Anna Löwenstein, Barbara Pietrzak. Hazarde neniu el ili situis en la renovigata triono.

Dum la slavlingvanoj draste multiĝis (al la tri novuloj supre menciitaj necesas aldoni Aleksandron Shlafer), ĉe la portugallingvanoj okazis vera masakro: krom la ne rekandidatiĝo de Gersi Alfredo Bays kaj Flávio Rebelo (vere nur figurantoj dum sia akademia mandato), surprizas la nomo de la unusola ne elektita kandidato, Paulo Sérgio Viana, eminenta brazila profesoro. Plia surprizo koncernas Miguel Gutierrez Aduriz (Liven Dek), kiu ricevis la plej malaltan nombron da voĉoj inter la elektitoj: nur 24 el 40. La plej voĉdonitaj kandidatoj estis akademianoj Boris Kolker, Humphrey Tonkin kaj Bertilo Wennergren (po 38 el 40).

Ekster la Akademio restis ankaŭ du elirantaj verkistoj, kiuj ne rekandidatiĝis: Aŝvinikumar kaj Trevor Steele. Tial malkreskis la nombro da personoj en ambaŭ akademioj (lingva kaj literatura): tamen ankoraŭ dek (Berveling, Duc Goninaz, Gbeglo, Gutierrez, Kolker, Mallia, Mattos, Minnaja, Pietrzak, Tonkin) ordinare membras en ambaŭ. Cetere la akademio prezidata de Mauro Nervi estas proporcie same masklisma kiel la Akademio de Esperanto; kaj ili ambaŭ ne sukcesas esti kompletaj — nur 36 el 45 ordinaraj membroj ĉe la literatura akademio, kaj 44 el 45 ĉe la alia, pro la intertempa forpaso de prof. Mauro La Torre.

Nun la Akademio de Esperanto elektos la novan estraron.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.