Unika romano dulingve premieros en Bledo

HeKo 672 6-B, 19 feb 18

“La sonorilo de Bled” estas la sola orginala romano en esperanto kies intrigo disvolviĝas en Slovenio. Ĝin verkis ne sloveno, sed serbo: Stefan Ĵivanoviĉ (1900-1938), profesia kuracisto, cetere tre engaĝita esperantisto. La romano estiĝis en 1925, sed povis aperi nur longe post la morto de la aŭtoro, en 1959.

Lastatempe la verkon slovenigis Milan Jarnovič kaj dulingvan eldonon prizorgis la esperanto-societo de Marburgo/Maribor, sub la gvido de Mario Vetrih. Laŭ interesiĝo de c-ano Vinko Oŝlak, prezidinto de Esperanta PEN-Centro, prezenta premiero okazos dum la 50a Internacia PEN-Konferenco en Bledo mem, meze de aprilo.

C-ano Giorgio Silfer, kandidato al la literatura Nobelo, akceptis enkonduki la prezenton, kune kun la menciitaj kolegoj. Prof. Silfer reprezentos nian literaturon dum la diversaj programeroj de la jubilea konferenco, interalie la jara asembleo de la porpaca verkista komitato.

Legu pli en “Literatura Foiro”

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.