Unua kunsido de la komisiono pri bibliotekoj

HeKo 775 8-C, 11 nov 21

La komisiono pri bibliotekoj starigita de la Kapitulo kunsidis telematike ĉi-semajne. Partoprenis ekspertoj el Malago, Barcelono, Angulemo, Kardifo, Ĉaŭdefono, Budapeŝto: krom unu, ĉiuj havas la esperantan civitanecon. Al ili aldoniĝos aliaj el Italio kaj Bulgario. Ili prezentis sin kaj parolis pri siaj spertoj rilate al bibliotekoj kaj arkivoj, specife la esperantaj.

La komisionon partoprenas tri membroj de la Kapitulo, inter kiuj sen. Marie-France Conde Rey, vickonsulo kun delego pri bibliotekoj; sekretarias sen. Manuela Blanco.

La vickonsulo pri financoj, sen. Giorgio Silfer, enkonduke resumis pri la celoj de la komisiono, al kies konsilado sin apogas la Kapitulo. Li emfazis ke la Esperanta Civito ne havas monopolan sintenon, sed simple proponas tra KIBS servon por la dezirantoj. La komisiono ree kunsidos kun semajna kadenco. Interesatoj povas kontakti ĝin ankaŭ tra nia redakcio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.