Unua kunveno de la Fonduma Konsilio

HeKo 447 8-C, 1 aug 10

La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto kunvenos unuafoje 18 aŭgusto 2010, tuj post la aprobo de la leĝo pri la Civita banko, samtage en Svislando.

La Fonduma Konsilio, krom kelkaj decidoj dependaj de administraj preskriboj, diskutos pri du projektoj: la Esperanto-Domo en Andaluzio kaj la Civito de Paco en Burundio.

Laŭ la estonta “Lex Argentaria”, la celo de Fondumo Pro Esperanto estas “disponigi al la monda esperantlingva komunumo, laŭ la principoj de la Esperanta Civito, la rimedojn por promocii kaj garantii ĝian kreskon en la sektoroj sociala, financa kaj nemoveblaĵa, inkluzive de subteno al la mikrokredito en la evolulandoj”.

La fondumo transprenas ĉiun respondecon kaj ĉiun havaĵon de Fonduso Pro Esperanto, por kies kontraktintoj la unusola novaĵo estas la ŝanĝo de S al M en la unua vorto.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.