Unua lingvotesta sesio en Burundio: 21 diplomitoj

HeKo 473 2-B, 9 mar 11

Unuafoje okazis en Burundio lingvotesta sesio de Kultura Centro Esperantista: dudek unu personoj (preskaŭ ĉiuj malpli ol 40-jaraj) atingis hieraŭ Civitan diplomon, per ekzamenado fare de c-anoj Giorgio Silfer kaj Mushosi Birindwa.

La komisiono estis relative severa, ĉar ne ĉiu kandidato por la B-grado atingis ĝin: fakte ne frue partoprenintoj en la selektado por la tria Afrika Esperantologia Semajno.

La nivelon A2 la komisiono atribuis al c-anoj Bonaventure Dusabe, Janvier Ndorocimpaye, Aristide Niyomgabo (Burundio) kaj Jules Bukeni, Rémy Hayimana, Kuluba Mbomba (Kongolando). La nivelon interan (B1) atingis c-anoj Eric Ihuwitonda, Lucien Kagina, Aimé-Patrick Manirakiza, Frédéric Nimubona, Georges Nindorera, Eric-Donald Nsengiyumva (Burundio) kaj Athanase Namutema, Philippe Rutibaza, Honoré Seguhoro (Kongolando). La nivelon kapablecan (B2) atingis c-anoj Martin Mbazumutima, Philippe Ndayizigiye, Oscar Nizigiyimana (Burundio) kaj Alphonse Waseka (Kongolando). La nivelon bakalaŭran (C1) atingis c-anoj Jean-Sacha Barikumutima kaj Eric Nsabiyumva. Ĉi-lastaj aldoniĝas al la tri C-diplomitoj en Togolando kaj al C-diplomitino en Kamerunio.

Neniu afrikano ĝis nun atingis la nivelon majstran (C2) laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, tial ne eblas ankoraŭ formi komisionon nur el afrikanoj por testi C-nivele.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.