Unua lingvotesta sesio laŭ ALTE-normoj

HeKo 302 4-C, 12 jun 06

Kultura Centro Esperantista organizos en Ĉaŭdefono, 29-30 julio 2006, la unuan lingvotestan sesion laŭ la ALTE-normoj, inspiritaj de la Konsilio de Eŭropo. Tiuj normoj, adaptitaj specife al esperanto, estas formulitaj sub la siglo LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito).

La anoncita lingvotesta sesio ne enhavos la nivelon C2, nome la plej altan. Detala, kvankam ne oficiala, priskribo de la lingvotesta sistemo aperis en Heroldo de Esperanto. Personoj, kiuj jam havas diplomon, povos peti la ekvivalentigon che KCE.

Marie-France Conde Rey, Vickonsulino pri edukado

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.