Unua majstreco pri esperanto en Ameriko

HeKo 673 3-B, 1 mar 18

En Ameriko c-ano Luis Raudón, rezidanta en Akapulko, fariĝis hodiaŭ la unua diplomito laŭ nivelo C2, konforme al la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, la sola kiu ekzamenas laŭ ĉiuj ses niveloj.

La lingvotesta sesio okazis en Meksikurbo, danke al la afabla helpo de la prezidintino de la Meksika PEN. Ekzamenis gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

Alia kandidato por la majstreco estis c-ino Ana Luisa Velasco. Tamen la komisiono asignis al ŝi nur la kapablecon (nivelo B2).

La diplomojn sendos Kultura Centro Esperantista el Svislando, ĉar ĝi administras la tutan LTSECon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.