Unua numero de Heroldo zorge de Anna Bartek

HeKo 502 2-B, 28 mar 02

Estas la numero 2186 (3:2012) la unua “Heroldo de Esperanto” kompletigita de sen. Anna Bartek kiel ĉefa aganto de kvarpersona redakcio (ŝi mem, Perla Martinelli, Dieter Rooke, Giorgio Silfer).

La numero enhavas la kalendaron de esperanto-aranĝoj dum la jaro 2012a: la plej vasta kaj kompleta listo trovebla en nia gazetaro, reale kaj virtuale, kun mapo pri la situoj, almenaŭ en Eŭropo.

La unua paĝo proponas la salutmesaĝon de la prezidanto de FEM okaze de la Oka de Marto, la novaĵon pri la aldono de nia lingvo al la Google-traduksistemo (kun interesaj rimarkoj pri la temo), la gazetaran komunikon pri la statuso de UEA ĉe Unesko (kiu, anoncante la ŝajnan promocion el la tria ŝtupo de trikategoria hierarkio al la dua ŝtupo de dukategoria, ne mencias ke UEA falis de B al C-kategorio, post la Lapenna-epoko) kaj raporteton pri la prezento de esperanto al pli ol cent EU-dungitoj, plejparte tradukistoj, kadre de oficiala EU-seminario en Bruselo kaj Luksemburgo.

La kvara paĝo raportas pri la Sekelj-tago en Budapeŝto, pri la sorto de Vinilkosmo post la katastrofa incendio de ĝia studio apud Tuluzo, pri Zamenhof kiel ikono de Bjalistoko, pri la kazo David Kelso (loze inspirinta unuaktan dramon al Giorgio Silfer) kaj pri la reprezento de nia lingvo ĉe la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, fare de KCE.

“La numero atingos la abonantaron kune kun alia de 2011, survoje al la kompletigo de tiu kolekto” diras sen. Bartek, kiu “esperas ene de du semajnoj sendi al la presejo la unuajn du numerojn de 2012, kune kun la kvara”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.