Unua signo de malsovetigo de UEA?

HeKo 488 7-A, 23 jul 11

Spite al la rezista argumentado de Renato Corsetti kaj Osmo Buller, la Komitato de Universala Esperanto-Asocio aprobis hodiaŭ en Kopenhago la proponon de Stefan MacGill kaj Amri Wandel, kiuj celis reformi la elektoregularon de la asocio.

Al la forta Komitata plimulto, kiu subtenis la proponon, plene aliĝis nur du estraranoj. krom la proponinta Wandel: Stefano Keller kaj Claude Nourmont. Prezidanto Dasgupta tamen prokrastis al la venontjara kongreso en Hanojo la aplikon de la novaj reguloj, laŭ sugesto de Mark Fettes ke la tuto bezonus “finan poluradon”.

Estas konate, ke en UEA okazas nur unu efektive demokratia baloto, por elekti la organojn: tiu pri la komitatanoj B. La Estraro estas ĝis nun elektita laŭ unusola blokita listo, kiun proponas triopa komisioneto: dum la lastaj jaroj, praktike, la liston kompilis Renato Corsetti. La nova Estraro estas elektota en 2013.

En SAT la tuta membraro elektas la Plenum-Komitaton laŭ unusola listo, tamen kun pli da kandidatoj ol estas la postenoj (lastfoje nur naŭ por ok, el kiuj nur du virinoj).

En la Esperanta Civito la tuta civitanaro elektas la Senaton laŭ konkurencaj kandidatlistoj, kuplitaj al politikaj kaj strategiaj programoj. La ĉefkandidatoj de la gajninta listo fariĝas aŭtomate Konsulo respektive Vickonsulo, kaj ili formas la Kapitulon (do la estraron), submetotan al la aprobo de la Senato. Lastfoje estis tri listoj, sume 35 kandidatoj por 19 postenoj, kun ekvilibra reprezentiĝo de ambaŭ seksoj. La nova Senato estas elektota la 15an de decembro 2011.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.