Unuafoje B-grada kurso en la naturamika Esperanto-Domo

HeKo 719 8-B, 15 okt 19

Pluraj A-gradaj kaj eĉ unu C-grada kurso jam okazis en la naturamika Esperanto-Domo, sed ĝis nun ĝi ne gastigis B-gradan lingvokurson: ekde oktobro tri personoj kompletigas sian preparon kaj strukture kaj kulture. Inter ili la plej brila estas c-ino Manuela Blanco.

La kurso artikiĝas en unu intensiva semajno kaj daŭrigaj horoj merkrede. Sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer, ĝi eksperimentas metodon bazitan sur la kunrolado per la tekstoj de dramoj originale verkitaj en esperanto. Krom la ludo gravas la lingva profundiĝo kaj la interkulturaj demandoj.

Ricevas atenton ankaŭ la tipe esperantaj identigiloj: la simboloj (flago, himno ktp), la festotagoj, la salutkutimoj kaj tiel plu.

Laŭ sia kutimo, prof. Silfer instruas senpage, sed li mem decidas al kiuj instrui. “Se mi akceptus monon, mi ne povus rifuzi lernonton; kaj mi volas elekti la proprajn disĉiplojn” li klarigas kun rideto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.