Unuaj someraj numeroj de Heroldo

HeKo 446 3-B, 26 jul 10

La abonantaron atingas ĉi-monate la du numeroj de “Heroldo de Esperanto” eke de la kongresa sezono 2010.

En la numero 2.157 (8:2010) la unua paĝo raportas pri la resurekto de la naturamika esperanto-movado, danke al la aktiveco de hispanoj kaj aliaj kiuj gravitas ĉirkaŭ la naturamikaj aranĝoj de KCE. Ĉi-lasta interalie festis la 123an datrevenon de nia lingvo per bela agnosko fare de la svisa turisma instanco.

La dua paĝo prezentas la polemikon pri marŝalo Tito, esperantisto kaj ŝtatestro, inter du pli famaj kroataj esperantistoj: Zlatko Tiŝljar kaj Kreŝo Barkoviĉ. Filmo pri Esperantio estas planata en Parizo. Kultura aktiveco vervas en Razgrado. Leĝopropono progresas en Brazilo. Scienca laboro en Rusio, gastronomio en Berno, “diplomatio” en Afriko.

En la postaj paĝoj: Kion ni scias pri gestolingvoj? Leen Deij enkondukas. Jean Amourou x spuras pri Germanio 1933. Samlande, en 1960, la televido elsendis pri esperanto unuafoje. Kun Giorgio Silfer intervjuo pri novaj fenomenoj en la virtuala mondo kaj elzeviro pri la Tago de la Rifuĝinto.

La gazeton “Heroldo de Esperanto”, fonditan antaŭ naŭdek jaroj, posedas eldonas administras LF-koop. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio. Ĉefredaktoro: Aneto Muhlemann; kongresa redaktoro: Dieter Rooke.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.