Unuiĝintaj Nacioj proksimas al bankroto

HeKo 905 6-E, 29 mar 26

Unuiĝintaj Nacioj trairas profundan krizon, finance kaj ekziste: ĝia deficito superas okcent milionojn da usonaj dolaroj, ankaŭ pro la malfruo de la kontribuoj el kelkaj membroŝtatoj, precipe Usono (kies kvoto egalus al 21%); por la nuna jaro oni antaŭvidas la maldungon de almenaŭ 2.400 personoj. En normala ekonomio la posta paŝo estus la bankroto.

La sinteno de Usono ne originas nur el avareco, pli influas la politika malestimo kontraŭ la organizo; malestimo kiu pasintjare eĉ kondukis Vaŝingtonon esti la sola membroŝtato voĉdoninta kontraŭ la proklamo de la Dekdua de Julio kiel Internacia Tago de Espero

Flanke de Usono la politika malestimo koncernas kaj la efikecon de UN kaj la malfacilon dresi la organizon laŭ propraj interesoj. Sed pli ĝenerale UN mem arieras pro sia strukturo: nur la evoluo al efektiva federacio povus savi ĝin, kiel prognozis Edmond Privat en sia verko “Federala sperto” (1958).

Privat prognozis ankaŭ secesian fazon antaŭ la plena federiĝo, eble per sanga milito kiel en Usono mem inter nordo kaj sudo, aŭ per minimuma konflikto kiel en Svislando (1847). Nuntempe Eŭropa Unio, kvankam strukture tre malperfekta federacio, trairas la saman fazon, ekintan per la eliro de Britio kaj daŭrantan per la interna opozicio de la diversaj suverenismaj partioj. 

Al la krizo de UN kupliĝas ankaŭ la krizo de UEA, ne finance sed strategie: persistante dum jardekoj en la kredo pri “fina venko”, kaj pri “fina venko” unuavice tra UN tia kia ĝi estas, la Universala situas en komuna geopolitika sakstrato.

— Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.