Utila semajnfina studgrupo pri LTSEC

HeKo 469 5-B, 1 feb 11

Sub la kunordigo de sen. prof. Giorgio Silfer, kiu kune kun d-ino Meg Bianchi reprezentas Kulturan Centron Esperantistan ĉe la ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo), verva studgrupo okupiĝis pri didaktika materialo prepare al lingvotestaj sesioj, lastan semajnfinon en la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.

Aparte konvinka estis la propono utiligi specialajn “paĝegojn” de Heroldo de Esperanto, kiel resuman tekston pri specifaj kulturaj kaj historiografiaj elementoj. Grandan intereson vekis ĝuste la tuta paĝo de HdE dediĉita en aprilo 2008 al la centjara historio de UEA, kun paralelaĵoj pri IEL, SAT, UL kaj la Esperanta Civito. Tiaj paĝoj estas represitaj sur pli peza papero, en grandeco A3, kaj travideble plastumitaj: tre rezistaj en la tempo, ili estas uzeblaj kaj por individua studado kaj kiel afiŝoj en kolektiva klaso.

Malpli sukcesa estis la utiligo de kamiŝibajo: necesus adapti la historiojn, aŭ verki tute novajn. Eblus bazi sin sur (fragmentoj de) teatraĵoj originale verkitaj en esperanto.

Pli konvena ŝajnis la ludkartaro “Emocioj”, kvankam la bildoj tro spegulas la anglosaksajn sociojn, por konveni ankaŭ por la esperanta; sed tio estas eĉ pli problema ĉe la filmo “Mazi en Gondolando”, kalkeo de la brita socio en nialingva varianto.

La studgrupo daŭrigos siajn esplorojn, kaj restos en kontakto kun la docentoj kaj testistoj kuplitaj al la diskutlisto eduk [ĉe] esperantio [punkto] net (eduk[at]esperantio[dot]net).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.