Valle: la dua numero de Heroldo estas preparata

HeKo 656 9-B, 7 sep 17

Preskaŭ du monatojn post la lasta anonco de eldonejo Lexus pri la produktado de nur kvin numeroj de HdE en 2017 (po unu en monato inter aŭgusto kaj decembro, krom unu inter januaro kaj julio), Kultura Centro Esperantista skribis al Brazilo: “KCE daŭre atendas la stokon de la dua numero de HdE en 2017, por kiu ĝi mendis kaj pagis kolektivan abonon. Kiam Lexus sendos ĝin?”

S-ro Fabrício Valle, direktoro de Lexus kaj responsa pri la produktado de HdE, respondis: “La dua numero estas preparata (redaktata kaj jam enpaĝigata). Ni informos vin kiam ĝi estos jam ekspedita.”La sekretario de KCE komentariis: “Vi jam komunikis antaŭ la brazila esperanto-kongreso, en junio, ke la dua numero de HdE estas preskaŭ prespreta. Nun ni komprenas ke dum tri monatoj nenio moviĝis tiurilate. Tio estas tre bedaŭrinda. Bonŝance LF-koop reprenas la proprieton kaj espereble la produktadon ekde 2018, savonte la gazeton kiun Lexus subfosis.”

Efektive LF-koop reprenos la gazeton, laŭ kontrakta klaŭzo, pro la nesolventeco de Lexus kaj ne pro ties malfruo en la produktado.  Rilate al 2017, LF-koop havas neniun respondecon: nur Lexus ŝuldas al siaj ĉi-jaraj abonantoj.

Komentoj

D-ro Amri Wandel

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 15h13

Ĉu almenaŭ mi povas ricevi la unuan numeron, en kiu aperas mia kolumno pri scienco? Ĉu ĝi estas havebla rete? Mi havis abundan materialon por la sekvaj numeroj, sed vidante ke la afero stagnas mi publikigis ĝin en aliaj, pli fidindaj revuoj.

C-ano Carlo Minnaja

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 15h13

La unua numero de HdE en 2017 estas senpage legebla en la reto kaj la artikolo de prof. Wandel okupas, bele enpaĝigita sub titolo “Scienca Heroldo”, tutan duonan paĝon de p. 9.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.