Vera Jordan forpasis

HeKo 317 4-A, 6 dec 06

Vera Jordan naskiĝis en Rio de Janeiro la 11an de Decembro 1948. Profesie ŝtata instruistino. Ŝi esperantistiĝis en 2002 kaj membriĝis al Kultura Kooperativo de Esperantistoj en januaro 2003. Ŝi aktive partoprenis en preskaŭ ĉiuj Festoj de la Datrevenantoj de KKE kiel kantistino kaj ankaŭ prezentiĝis en pluraj E-eventoj.

En septembro 2004 ŝi lanĉis en la sidejo de KKE sian unuan KD en Esperanto titolitan “Esperanta Voĉo”. Lastatempe ŝi estis preparanta sian duan KD, kiam subite grave malsaniĝis. Ŝi forpasis pro kancero antaŭ du tagoj en Rio.

(fonto: Aloisio Sartorato)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.