Verda lumo el Afriko pri Kabindo

HeKo 454 8-C, 20 sep 10

Afrikaj forumanoj aprobas la rilatojn inter la Esperanta Civito kaj Kabindo. La Konsulo fakte petis la opinion kaj de la Kapitulo kaj de la Forumo: ĉiuj respondoj estas kuraĝigaj.

Skribis c-ano Libère Mudende, forumano de SIPU (Burundio): “Mia opinio estas, ke ĉiu popolo de la mondo retrovu la liberecon, ĉar ni estas sur la mondo por esti liberaj, ne sklavoj de iu ajn. Se hodiaŭ mi estas libera, estas konvene, ke mia najbaro estu en libereco. Se la Kapitulo helpas por ke la homaro vivu en liberco, tiu estas honora agado. Resume: la loĝantaro de Kabinda necesegas la sendependecon kiel aliaj landoj, la ĉarton kaj la konstitucion kiel tiu de la Esperanta Civito; al tio la Esperanta Civito ekfariĝas modelo por la homaro. Do se vi volas vivi en la paco donu unue la pacon al via najbaro.”

Skribis c-ano Koffi Gbeglo, forumano de TIETo (Togolando): “Mi ne havas opinion, ĉar mi komprenas nenion el la afero. Tamen se iuj estas certaj, ke iliaj klopodoj povos liberigi tutan popolon, ili tion faru.”

Skribis sen. Chamberline Nguefack, vickonsulo pri socialaj aferoj kaj tria mondo (Kamerunio): “Pri la Kabindano, mi ne vidas problemon je via kunlaborado, ĉar li faris nenion kontraŭ esperanto aŭ Esperantio; kaj koloniintoj ne ekzistas en Esperantio, kiu estas liberiga, frateca mondo.” 



 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.