"Verdaj papagoj" prezentita dum IJF

HeKo 504 6-A, 19 apr 12

La 6an de aprilo en Ĉervjo kadre de la 36a Internacia Junulara Festivalo okazis prezentado de la esperantigita eldono de la itala libro “Verdaj Papagoj”.

La libron verkis Gino Strada, itala ĥirurgo kiu longe laboris en militaj regionoj kadre de sia organizo Emergency, tradukis la elstaraj gesamideanoj Gabriele Aquilina, Michela Lipari, Carlo Minnaja kaj Antonio de Salvo kaj temas ĝuste pri kronikoj de militĥirurgo, pri la viktimoj kaj kripligitoj kiujn milito ĉiam postlasas. La eldonon zorgis “ARCI Esperanto”, klubo aniĝinta al ARCI, itala kultura maldekstra organizo.

Prezidanto kaj vicprezidanto de ARCI Esperanto, respektive Andrea Montagner kaj Michael Boris Mandirola, prezentis la libron kune kun du lokaj aktivuloj de Emergency kiuj ankaŭ starigis budon antaŭ la kongresejo.

Pro plurporgramera samtempeco la partopreno la prezento ne estis abundhoma, tamen la partoprenintoj montriĝis interesitaj kaj fine pluraj ekzempleroj de “Verdaj Papagoj” estis venditaj.

(MBM)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.