Verduloj malkontentas pro kopirajta EU-normaro

HeKo 704 3-E, 27 mar 19

La Parlamento de Eŭropa Unio aprobis hieraŭ normaron pri kopirajto, kiu teorie ŝirmas eldonistojn kaj aŭtorojn kontraŭ la piratado fare de gigantoj de la virtualo: Google, Facebook ktp. La normo aplikiĝos ekde 2021 sur la tuta teritorio de EU (do probable ne Britio). Preskaŭ ĉiuj verduloj voĉdonis kontraŭ, sed praktike ĉiuj grupoj dividiĝis.

“En Esperantio ĝi ne havos gravajn konsekvencojn, ĉar preskaŭ neniam la reutiligo de alies kreitaĵo (muzika aŭ filma) estas profitcela” opinias unu el la revizoroj de LF-koop. “Tio koncernas ankaŭ Vikipedion (specife ekskluditan de la restrikta normo) aŭ servon kiel OLE de Sten Johansson, aŭ kiel Autodidactproject de Ralph Dumain.”

La nova EU-direktivo tamen atendas la rektan testadon okaze de apliko. Se ĉi-lasta estus rigora, ĝi povus malhelpi la aktivecon precipe en minoraj aŭ minoritataj lingvoj. Aliflanke jam delonge LF-koop rajtus postuli de Youtube la forigon de filmoj kun kanzonoj aŭ alio produktitaj de la kooperativo. Se ĝi ne faris tion, la motivo ne estis la manko de normo, sed aliaj konsideroj, pli kulturpolitikaj ol ekonomiaj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.