Verkistinoj trovas sian kompason

HeKo 388 1-B, 15 apr 09

Havi kvar kardinalajn punktojn ene de kiuj libere  moviĝi, nome havi komunan kompason sed individuajn vojojn. Tia estas la plej interesa rezulto de la ateliero pri beletra kreivo, okazanta en Ĉaŭdefono danke al la partnereco de Kultura Centro Esperantista kaj Feminisma Esperanta Movado.

La ateliero, preparita per telematika kurso, envolvis sep civitaninojn el ses landoj: Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Agneta Emanuelsson, Judit Felszeghy, Ivanichka Maĝarova, Chamberline Nguefack Zedong, Etel Zavadlav; aldoniĝis unu FEM-ano, poeto Jarlo Martelmonto. La kurso, sub la gvido de Giorgio Silfer, strukturiĝas en komunaj horoj matene kaj invidua kreado posttagmeze. Vespere, la kinoteko de KCE prezentas filmojn kiel “La bildfaristo” (Svedio) “Akvo” (Hindio), “Belegulinoj” (Italio), kiuj plene kongruas kun la temaro traktata en la preparo.

Per sia “kompaso” la atelieraninoj difinis kvar fundamentajn rilatojn: al nia lingvo, al la vero, al la sekso, al la socio. Estas ankoraŭ frue por paroli pri la fondo de literatura skolo, sed probable naskiĝos io ĝis nun ne konata en Esperantio: verkistina rondo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.