Walter Zelazny prelegas en KCE

HeKo 490 1-C, 9 aug 11

Kadre de la dusemajna kurso por la formado de kadroj de la Kabinda Respubliko, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, senatano de la Esperanta Civito, instruas ĉi-semajne pri sociologio kaj geopolitiko.

Fakulo pri etnaj temaroj, sen. Zelazny komparas la situacion de la kabinda popolo al aliaj ene de geopolitikaj paradigmoj. Laŭ li, “estas absolute certe ke la kabinda demando solviĝos per la sendependeco, same kiel okazis por Eritreo kaj Suda Sudano: estas nur afero de tempo”.

La okupacio de Kabindo fare de Angolo daŭras de pli ol tridek kvin jaroj, kun la pasiva subteno de la eksa kolonia potenco, nome Portugalio. La kabinda demando iĝis pli konata post la sanga agreso kontraŭ la buso de la togolanda futbalteamo, veturanta tra Kabindo okaze de la lasta afrika turniro. La atenco, kiun Luando atribuis al kabindanoj, laŭ la Kabinda Respubliko estis organizita de Luando mem.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.