William Auld mortis

HeKo 309 4-C, 11 sep 06
La Esperanta Civito, kies legitimilon li posedis,

la Esperanta PEN, kies prezidanto li estis,

la redakcioj de “Literatura Foiro” kaj “Heroldo de Esperanto”, kies kunlaboranto li estis,

la kooperativo de Literatura Foiro,
kiu eldonis lian verkon “Paŝoj al plena posedo” kaj eldonos lian ĉefverkon “La infana raso”,
en formo de libreto aneksa al kompakta disko, kun lia deklamado de la tuta poemo,

partoprenas en la funebro pro la hodiaŭa forpaso de

William Auld (1924[1938]2006).


La lasta omaĝo al nia kandidato por la literatura Nobelpremio okazis ĉe la Londona Esperanta Klubo, per prelego de prof. Giorgio Silfer, pri lia ĉefverko “La infana raso”.

Lamento pro la Dekunua de Septembro

Venas tago tre funebra / post la deka de septembro.

Mortis lingvo kataluna / laŭ dekreta malpermeso / post la deka de septembro.

Mortis Patr” al Izabelo, / dronis murde tuta lando / kaj triumfis diktaturo / post la deka de septembro.

Mortis homoj plej senkulpaj / kaj en flugo kaj en turo: / plu atendas justan vorton / la viktimoj de l” agreso / post la deka de septembro.

Mortis Old” la verda bardo, / la poeto de l” popolo / ĝis la rango de l” Nobelo: / Verda Stel” ĉe skota kardo, / ni memoras lian sorton / post la deka de septembro.

(Giorgio Silfer)


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.