Zamenhof-Guevara ne surhavinda en Pollando

HeKo 416 6-A, 6 jan 10

Łukasz Żebrowski, TEJO-estrarano, riskas ĝis du jaroj en prizono pro la surhavo de kamizolo kun la portreto de Zamenhof kamuflita kiel “Che” Guevara. Tiun punon fakte riskas ĉiu persono en Pollando, se li surhavas komunisman simbolon, ekde Novjartago 2010.

Temas pri la apliko de nova leĝo, aprobita de la pola Parlamento en novembro 2009 (la “ideologia kverelo” inter la antikomunisto István Ertl kaj la marksisto Vergara okazis sen scio pri ĝi), modifinta la artikolon 256 de la kriminala kodo kaj promulgita de prezidento Lech Kaczynski en decembro.

Laŭ tiu leĝa amendo, estas punebla per dujara enprizonigo ĉiu, “kiu propagandas, produktas, importas, luigas, stokas, prezentas, transportas aŭ sendas objektojn kun simboloj pri komunismo”. Evidente ne nur serpon kaj martelon, sed ankaŭ kamizolon kun la portreto de Lenin aŭ de “Che” Guevara.

Je pli ol dumetra distanco neniu rekonus la vizaĝon de Zamenhof (kaj kiu li estas, je la scio de gaĝo?), kaj certe ankaŭ la plej vidakra pola policisto perceptus nur la profilon de la kuba revoluciulo. Des pli ke la bildon akompanas slogano kun la vorto “revolucio”, tamen komprenebla eĉ de malklerulo.

Eblas, ke la Ruĝa grupo en la Civita Senato proponos rezolucion de protesto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.