«Mi ne estas finvenkisto, sed…» Esperantistoj ofte uzas la vorton “finvenkismo” kaj deklaras sin pli aŭ malpli proksimaj al tiu nebula koncepto, sed preskaŭ neniam difinas ĝin. Tial oni eĉ dubis (ekzemple en la Manifesto de Raŭmo, laŭ kiu «Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan») ĉu temas pri koncepto esprimita kaj uzita de Zamenhof mem. Kio ĝi fakte estas?
Se oni serĉas en la Tekstaro de Esperanto montriĝas, ke li uzis tiujn du vortojn kune per unua fojo en la nekrologo por Leopold Einstein, publikigita en la 16a numero de la gazeto La Esperantisto en 1890. Einstein prezidis la volapukan klubon de Nurenbergo, kiun jam en 1888 li kondukis el Volapuko al Esperanto, publikigis la unuan lernolibron de Esperanto kaj malkovris en ĝi la “tabelvortojn”, kiuj ne aperis kunigitaj en la Unua Libro. Li mortis la 8an de septembro 1890. En la nekrologo Zamenhof citis leteron senditan de li antaŭ lia morto:
«Mi estas maljuna kaj malsana kaj ne vidos jam la venkon de nia sankta bela afero, sed vi ĝin vidos baldaŭ, baldau en ĝia tuta beleco. […] Antaŭ ol nia centjaro finiĝos, nia afero venkos… Pasantaj malfacilaĵoj povos malrapidigi por kelka tempo la iradon de nia afero, sed neniaj nuboj kaj frostoj povos reteni ĝian finan venkon.»
[Legu pli en HdE 2374]