Zamenhofa Semajno en Vraco

HeKo 412 2-B, 9 dec 09

Hieraŭ komenciĝs la Zamenhofa Semajno en Vraco (Bulgario), dediĉita al la 150a naskiĝa datreveno de la Majstro kaj al la Tago de la Esperanta Kulturo.

En la regiona biblioteko, kiu samtage festis sian 55-jariĝon, estis oficiale inaŭgurita la esperantlingva angulo kun periodaĵoj kaj libroj en nia lingvo. La angulo situans en la fremdlingva salono de la biblioteko.

La membroj de la loka Esperanto-societo “Sukceso” (aliĝinta al la Pakto) donacis unuojn el siaj propraj librokolektoj kaj jarkolektoj de gazetoj, kelkaj el ili — raraĵoj.

Dum la Zamenhofa semajno oni prezentos la numeron 242 de la revuo “Literatura Foiro”, aŭtoros elsendojn por la lokaj radioj kaj artikolojn por la lokaj gazetoj. Je la 15a de decembro mem estos bankedo.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.