Żebrowski nova prezidanto de TEJO

HeKo 488 4-A, 16 jul 11

Łukasz Żebrowski fariĝis la nova prezidanto de TEJO. La ĝisnuna estrarano pri kongresoj estis elektita por tiu ĉi posteno fare de la Komitato de TEJO, kiu kunvenas nun en Kievo dum la Internacia Junulara Kongreso.

La postenon de ĝenerala sekretario daŭre plenumos Paulí­na Kožuchová. Inter la novaj estraranoj estas Alisa Nikitina kiu estiĝis kasisto. La resto de la estraro estas: Sergeo Tyrin (informado, la ĝisnuna kasisto), Nico Huurman (aktivula trejnado), Petra Smidéliusz (landa agado), Michael Boris Mandirola (eksteraj rilatoj) kaj Tina Tišljar (kongresoj). La kunveno de la Komitato daŭ­ros ankoraŭ­ kelkajn tagojn.

Pawel Fischer-Kotowski
Komitatano A de TEJO

La redakcio de HeKo gratulas kaj bondeziras.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.