Esperanta Civito

Ni kreskas en la reto

Jam proksima al 30.000 vizitoj monate, en decembro 2009 la retejo www.esperantio.net fiksis novan rekordon. Praktike ĝi baldaŭ atingos la mezumon de milo da vizitoj tage.

La kreskon de la Esperanta Civito en la reto atestas la nombro da rezultoj per la Google-esploroj. Se en la kategorio "grupoj" oni selektas la formulon "Esperanta Civito", je la 31a de decembro 2009 aperis 1.900 rezultoj. Por komparo: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo donis 1.840 rezultojn kaj Sennacieca Asocio Tutmonda nur 886. Firstis Universala Esperanto-Asocio per 7.850 rezultoj.

La supra pozicio estas aparte rimarkinda, se oni konsideras ke la Esperanta Civito evitas la diskutgrupojn de Yahoo kaj Google, pro politikaj kaŭzoj (ili perfidas disidentojn en diktaturoj), do ĝi havas proprajn ne detekteblajn de la grandaj esplormotoroj -- ekzemple tiu pri zamenhofologio estas pli aktiva ol <zamenhofologo> ĉe guglogrupoj.

Krome estas rimarkinde, ke la civitanaro evitas interveni ĉe la konata skandalisma retgazeto (kiu siavice sisteme ignoras la Esperantan Civiton, escepte de mokaj aŭ insultaj regurdaĵoj) kaj la cenzuro trafas klarigajn aŭ precizigajn komentariojn en blogoj aperigantaj stultaĵojn pri la Esperanta Civito (plej lasta, "Falando no deserto").

Fine, Periskopo konstatis ke diskuto en forumo de "Lernu!", kiu direktiĝis favore al la nova Esperantio, estis subite haltigita. Granda Frato influas, eĉ se prostato misfluas...

[HeKo 415 3-A, 2 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0532 s s 
  Total: 0.0691 s s