Hajkoj esperante kaj bulgare
Unu el la plej legataj periodaĵoj en Bulgario (kun pli ol centmil ekzempleroj), "Vestnik za ĵenata" (Gazeto por virinoj) publikigis en sia ĉi-semajna numero faskon da hajkoj el la plumo desen. Ivaniĉka Maĝarova.
Ŝia libro en la bulgara kaj esperanto baldaŭ surmerkatiĝos. Kelkajn hajkojn de Maĝarova premiere aperigis la revuo "Literatura Foiro" en la pasinta decembra numero 242.
[HeKo 421 8-B, 4 feb 10]