Esperanta Civito

La solvo de la problemo pri neŭtraleco


La nuna konflikto inter Universala Esperanto-Asocio kaj Eŭropa Esperanto-Unio gravitas ĉirkaŭ la kutima problemo pri neŭtraleco. Efektive la formulo de Kolonjo 1933 (naskojaro de la Tria Regno), daŭre aplikata en UEA, tute ne funkcias.

La Esperanta Civito proponas tute alian formulon, kiu ĝis nun perfekte funkcias: aperas decidoj kun politika enhavo, kiuj tamen ne kompromitas la politikan neŭtralecon de la paktintaj establoj. Ĉu la aliĝo al la kampanjoj kontraŭ grapolbomboj, kontraŭ minoj, kontraŭ perforto al virinoj, kontraŭ mortopuno ktp ne estas politikaj elektoj? Certe jes, sed ili ne lezas la neŭtralecon de la paktintoj. Ĉu la deklaroj pri la baldaŭa milito en Irako, pri Tibeto, pri la Sankta Lando ne estas politikaj deklaroj? Certe jes, sed ili respektas la neŭtralecon de la paktintoj. Kial?

Ĉar la Esperanta Civito ne havas unu, sed du Komitatojn (legu: du branĉojn de sia Parlamento), el kiuj unu (la Senato) devontigas la individuojn, sed ne la kolektivojn; dum alia (la Forumo) devontigas ankaŭ la kolektivojn. Tial la rezolucioj kun politika enhavo pasas tra la Senato, dum tiuj kiuj celas la koherigon de la cirkvito ĉirkaŭ la Pakto (mutuala rabata sistemo, komuna internacia biblioteka sistemo, lingvotesta sistemo ktp) pasas tra la Forumo. Por tuje distingi la normojn de ambaŭ oni uzas eĉ malsamajn vortojn: la Senato aprobas leĝojn, la Forumo aprobas direktivojn. Eĉ la aplikoj de tiuj normoj, fare de la estraro (legu: la Kapitulo), havas malsamajn nomojn: dekreto pro leĝo, edikto pro direktivo.

Laŭ la Civita formulo nur la raŭmistoj, nome tiuj kiuj akceptas la sociologian priskribon resumitan en la Kvintezo de la Pakto, kaj do petis la esperantan civitanecon, prenas sur sin la individuan respondecon esti liberaj, anstataŭ enfermiĝi en la kaĝon de la strikta neŭtraleco, karakterize difinita en la statuto de mezeŭropa landa asocio tiele: Die Verfolgung wirtschaftlicher, politischer, religiöser und weltanschaulicher Ziele ist ausgeschlossen. (La sekvado de ekonomiaj, politikaj, religiaj kaj mondperceptaj celoj estas ekskludita). Ja la paktintaj establoj povas inkluzivi membrominoritaton kiu ne praktikas raŭmismon, en sia esperantisteco: ĝi ankaŭ rajtas ekzisti, evidente. Raŭmismo restas malfermita al ĉiuj, dum finvenkismo estas fermita kontraŭ raŭmistoj. Nature, korpo preta akcepti ĉion havas ankaŭ la proprajn antikorpojn, en kazo de elekstera agreso.

Efektive, la Civita formulo funkcias sur la bazo de tiu komuna sociologia priskribo, kiu montras sin pli taŭga ol tiu de "neregistara movado por multlingvismo", al kiu evoluis UEA.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 425 1-C, 20 feb 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0598 s s