Esperanta Civito

Post semajno LF-koop honoros la siajn

Kooperativo de Literatura Foiro unuafoje honoros la memoron pri siaj forpasintoj, per publika ceremonio la 14an de aprilo 2010 matene, en la Esperanta Panteono (antikva kremaciejo de Ĉaŭdefono), okaze de la Memortago de Ĉiuj Pioniroj. La oracion legos la vicprezidanto de LF-koop, sen. Perla Martinelli.

Tamen al neniu el la kooperintoj de Literatura Foiro estos dediĉita urno aŭ cenotafo, dum pasintjare estis honorita Gaston Waringhien; krom eventuala dekreto de la Vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Marie-France Conde Rey, per kiu ŝi anoncus ankaŭ la asignon de intertempe menditaj niĉoj, se tiaj estis, konforme al Lex Bertilia.

Pluraj intelektuloj kaj simplaj aktivuloj kunos ideale dum la Memortago: inter la verkistoj, la forpasintaj membroj de "La Patrolo" Clelia Conterno Guglielminetti kaj Gaudenzio Pisoni, kaj la PEN-anoj Janus Di Censo, Giordano Falzoni, Kiril Velkov. Certe estos menciitaj la italaj stabanoj Enzo Guernieri kaj Bianca Pedron, sed ankaŭ alilandaj kunlaborintoj, kiel Ivar Paulsson. Estas malprobable ke LF-koop omaĝos al la tre malmultaj kiuj ne membris en la kooperativo ĝis sia morto, ekzemple Georges Lagrange; dum oni memoros, se resti nur ĉe francoj, la iaman dojenon de LF-koop, Yvonne Martinot (1900[1972]1985).

Gekooperantoj kunvenos jam la 13an vespere, ĉe la Esperanto-Domo, je la kutima monata "verda mardo" de Kultura Centro Esperantista.

[HeKo 432 2-B, 7 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0804 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.1244 s s